Vorto: morti
-
(netransitiva) Ĉesi vivi, perdi la vivon.
lia filo mortis kaj estas nun malviva
morti pro akcidento
mia patro mortis, kiam nur duono de lia verko estis eldonita
Sara mortis kaj Abraham venis, por funebri pri Sara kaj plori pri ŝi
morti pro akcidento
Abraham konsumiĝis kaj mortis en bona maljuneco, profundaĝa kaj sata de vivo
Raĥel mortis, kaj oni enterigis ŝin
la knabineto ne mortis, sed dormas
la avo mortis je ia nekomprenebla malsano
ili mortos en la dezerto
eble li mortos en la batalo
-
(netransitiva) (figure) Ne plu esti, malestiĝi, ekstermiĝi, forpasi, finiĝi, ne plu funkcii.
multaj antikvaj civilizoj mortis
jam mortis la printempo, mia juneco
tiuj promesoj mortas kaj la energio vaporiĝas
ĉu gravas, se lingvoj mortas?
latino restas mortinta lingvo, tial ke ĝi ne estas uzata en la praktiko
rigardi la baldaŭ mortontan tagon
En aliaj lingvoj
- La angla: die
- La belorusa: памерці, загінуць
- La ĉeĥa: dodýchat, dokonat, umírat, umřít, zemřít, zemřít
- La ĉina: 死 [sǐ]
- La franca: mourir
- La germana: sterben
- La hispana: morir
- La hungara: meghal
- La indonezia: mati, [tinggal] meninggal (dunia)
- La itala: morire, defungere, decedere, trapassare
- La nederlanda: sterven
- La pola: umrzeć
- La portugala: morrer, falecer
- La rumana: a muri
- La rusa: умереть
- La slovaka: skonať, umierať, zomrieť
- La sveda: dö
- Tokipono: moli
- La belorusa: зьнікнуць, скончыцца
- La ĉina: 亡 [wáng]
- La germana: vergehen
- La hungara: elhal
- La portugala: acabar, expirar