Vorto: mortema
-
Pli-malpli frue mortonta pro sia propra naturo; religia epiteto karakterizanta la homan kondiĉon.
la religio diras, ke la animo estas nemortema, kvankam la korpo estas mortema
kiu vi estas, ke vi timas homon morteman, kaj homidon, kiu estas egala al herbo?
ni ricevos malavaran rekompencon, superantan ĉion, kion povas elpensi mortema homo
estu ili mem la atestoj Antaŭ la dioj feliĉaj, antaŭ homoj mortemaj, Antaŭ la reĝ' furioza
En aliaj lingvoj
- La belorusa: сьмяротны
- La ĉeĥa: smrtelný
- La franca: mortel (adj.)
- La germana: sterblich
- La hispana: mortal (que puede morir)
- La hungara: halandó
- La itala: mortale
- La nederlanda: sterfelijk
- La pola: śmiertelny
- La portugala: mortal (sujeito à morte; adj.)
- La rusa: смертный
- La slovaka: smrteľný