Vorto: morta
-
Rilata, konforma, konvena al morto.
Rimarko: Nur la signifo morta estas fundamenta kaj zamenhofa. Zamenhofo zorge distingadis inter «mortinta» kaj «morta», kiun lastan li neniam konfuzis kun «malviva» (ankaŭ en la Fundamento: Ekzercaro, §31). La malzamenhofa kaj kontraŭfundamenta «morta» povis estiĝi kiel eraro de latinidlingvaj komencantoj, pro la supraĵa simileco de la franca «Mer Morte» → «Morta Maro» (sen rimarki ke en la zamenhofa Esperanto tio egalas la francan «Mer Mortelle»). Tiun eraron tamen apogis kaj flegis malŝatantoj de la «mal»-vortoj, kiujn ĝenis la tute logika vorto «malviva». El la lingvostruktura vidpunkto la vorto «morta» estas ne derivaĵo, sed ĝena homonimo de la fundamenta «morta», paralela prunto el la latinidaj lingvoj, kies semantiko kolizias kun la vortoderivada meĥanismo esperanta.
a. Rilata al mortado.
morta malvarmo ektremigis liajn membrojn, li fermis siajn okulojn kaj kuŝis dum longa tempo kiel mortinto
la malsanulo fermetis la okulojn, ĉia spiro forkuris el lia brusto kaj morta bluo kovris lian vizaĝon
Jesuo, Maria, Josefo, prizorgu min en la morta horo
morta kanto
skuata de la antaŭmortaj konvulsioj
konfeso antaŭmorta
korprema antaŭmorta kriado
promorta teruro
li zorgos pri tio, ke trafu lin morta akcidento «dum la plenumo de sia profesio»
tio signifas, ke la okazaĵo ne estis morta
b. Kiu kaŭzas aŭ probabligas morton.
sendas mortajn malsanojn al la homoj kaj bestoj
morta veneno
morta dozo de drogo
morta bato de la glav' de Bruto!
morta kondamno
morta peko
kaj mi vidis unu el ĝiaj kapoj kvazaŭ morte vunditan; kaj la morta vundo saniĝis
franco, sampatrujano troviĝis en morta danĝero!
c. Ĝismorta, ekstrema, fatala, kiel eble plej granda aŭ forta.
pripensu tamen, antaŭ ol mia tuta tribo fariĝos viaj mortaj malamikoj!
morte enui
Marta kuŝis sur la malmola litaĵo sen ia alia sento krom morta laciĝo
en la tuta urbo estis morta teruro, tiel forte pezis la mano de Dio
ĉar rifuzi la kruĉon el la mano de la ĉefo estas morta ofendo
morta silento ekregis en la kunveno
ĉ. Mortema.
la korpo estas morta, la animo estas senmorta
-
Malviva.
a. Malviva.
la Morta Maro
maŝino senanima, peza mekanismo, io absolute morta kaj senviva
b. Mortinta, malviva.
Falinte kuŝas morta cervo, Ĝin tute kovras blanka herbo
enĉerkigi la mortan korpon
la vivaj kaj mortaj lingvoj
morte naskita
c. Malviva.
skribmaŝinoj kun mortaj klavoj
morta kuglo (perdinta la impulsoforton)
En aliaj lingvoj
- La angla: mortal, deadly
- La ĉeĥa: smrtelný, týkající se smrti, způsobující smrt
- La franca: mortel (adj.)
- La hispana: mortal (que puede causar la muerte), de muerte, relativo a la muerte
- La hungara: halálos, holt, halál-
- La itala: mortale
- La pola: śmiertelny
- La portugala: mortal
- La slovaka: smrteľný, spôsobujúci smrť
- Tokipono: moli
- a. La belorusa: сьмяротны
- La germana: tödlich, Todes-, Sterbe-
- La rusa: смертельный, смертный
- b. La belorusa: сьмяротны, пагібельны, сьмерцяносны
- La germana: tödlich, todbringend
- La nederlanda: dodelijk
- La rusa: смертельный
- c. La germana: Tod-, tödlich, auf Leben und Tod, Sterbens-
- La rusa: смертельный
- ĉ. La belorusa: сьмяротны
- La germana: todessehnsüchtig
- La nederlanda: dodelijk
- La belorusa: памерлы, загінуўшы, мёртвы
- La franca: mort (adj.)
- La hispana: muerto
- La hungara: halálos, holt, halál-
- La itala: morto (adj.), morto
- La nederlanda: dood
- La pola: umarły
- La sveda: död
- Tokipono: moli