Vorto: morgaŭa

  1. Okazonta morgaŭ.

    • ĉu vi ĉeestos la morgaŭan feston?

    • la morgaŭa kunsido

    • eĉ ne vidi la morgaŭan sunon

    • la morgaŭan tagon la pli maljuna diris al la pli juna: jen mi kuŝis hieraŭ

    • la morgaŭan tagon li matene leviĝis

    • ne fanfaronu pri la morgaŭa tago, ĉar vi ne scias, kion naskos la tago

    • ne bedaŭru hieraŭan, ne atendu morgaŭan, ne forlasu hodiaŭan

    • troviĝu dum la morgaŭa mateno en la iama apartamento de fraŭlino de Savinako

En aliaj lingvoj

    • La finna: huominen (adj.), huomis-
    • La franca: de demain
    • La germana: morgiger
    • La pola: jutrzejszy