Vorto: morgaŭ
-
En la tago tuj venonta post la hodiaŭa.
morgaŭ frue vi leviĝos, por iri vian vojon
vi ne scias, kio morgaŭ okazos
venu al mi morgaŭ en ĉi tiu tempo
lia sankteco, hodiaŭ severa, morgaŭ pardonos al ili, se ili humiliĝos
morgaŭ estas la amata tago de mallaboruloj
-
Estonte.
beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas
hodiaŭ forto, morgaŭ morto
ĉiu morgaŭ havas sian zorgon
vi ĉiam promesas al mi nur morgaŭaĵojn
En aliaj lingvoj
- La angla: tomorrow
- La belorusa: заўтра
- La bretona: warc'hoazh
- La ĉeĥa: zítra
- La ĉina: 明日 [míng rì], 明天 [míng tiān], 明朝 [míng zhāo]
- La finna: huomenna
- La franca: demain
- La germana: morgen
- La hebrea: מחר
- La hispana: mañana (día siguiente)
- La hungara: holnap
- La indonezia: besok
- La japana: 明日 [あした]
- La nederlanda: morgen
- La persa: فردا
- La pola: jutro
- La portugala: amanhã
- La rumana: mâine
- La rusa: завтра
- La slovaka: zajtra
- La sveda: i morgon
- La taja: พรุ่งนี้
- La turka: yarın
- Volapuko: model