Vorto: morfologio

  1. Formoscienco, sistema priskribo de formoj.

    • a. Scienco pri la formo de vortoj kaj ĝiaj ŝanĝiĝoj.

      • la verkintoj konfuzas semantikon (signifo de vorteroj), morfologion (konstruformo de vortoj), kaj kategoriojn de verboj

    • b. Korpa aspekto kaj konstruo de vivuloj, kiel studas ĝin la rilata parto de biologio.

      • ĉefaj faktoj de Morfologio fariĝas kompreneblaj – kiam oni rimarkas ke homologaj organoj ĉe malsamaj specioj de iu klaso montras la saman planon

En aliaj lingvoj

    • La angla: morphology
    • La belorusa: марфалёгія
    • La ĉeĥa: nauka o tvarových vlastnostech živočichů a člověka
    • La franca: morphologie
    • La germana: Morphologie, Morfologie, Formenlehre
    • La hispana: morfología
    • La hungara: alaktan
    • La nederlanda: morfologie, vormleer
    • La portugala: morfologia
    • La rusa: морфология
    • La slovaka: náuka o tvarových vlastnostiach živočíchov a človeka