Vorto: mordi
-
(transitiva) Entranĉi aŭ ŝiri per dentoj.
mordi panon, en panon, el pano
mordi la lipon por ne ridi
mordita de hundo, de serpento
mordeti cigaron fumante
-
(transitiva) (figure) Ekdifekti, ekkonsumi kvazaŭ per mordo; ataki.
la fajlilo mordis lignon
acido mordas metalon
rusto mordas feron
la rivero formordas la bordon (manĝi)
morda sarkasmo
-
(transitiva) (figure) Ripete dolorigi kvazaŭ per mordado.
tiu konstanta zorgo mordadis lian koron
mordetita de ĉagreno, de enuo
En aliaj lingvoj
- La angla: bite
- La belorusa: кусаць, цяць
- La ĉeĥa: bodat, hryzat, korodovat, kousat, kousnout, leptat, rozežírat, uštknout
- La franca: mordre
- La germana: beißen
- La hispana: morder
- La hungara: harap, mar
- La kataluna: mossegar
- La nederlanda: bijten
- La portugala: morder
- La rusa: кусать, укусить
- La slovaka: hrýzť, korodovať, kúsať, rozožierať
- La hungara: belemar, kimar
- La rusa: разъедать, разрушать
- La hungara: mardos
- La rusa: грызть