Vorto: morbo
-
De la latina «morbus», t.e. malsano, science uzata por doni nomon al antaŭe nekonata malsano kunmetante la vorton kun la nomo de la priskribinto.
sarkoidozo, ankaŭ konata per la nomoj Morbo Boeck aŭ Morbo Schaumann-Besnier
parkinsona morbo
la bakterian morbon de Lyme disvastigas nur la kutima iksodo
Rimarko: Malsanoj povas havi plurajn tiajn morbo-nomojn, ĉar ofte nur poste oni eltrovas, ke du priskriboj celas la saman malsanon. Pro ĝia speciala scienca funkcio, oni evitu uzi la vorton «morbo» plensinonime al malsano: epidemio de kontaĝa morbo; la ĉina centro por regado kaj prevento de morboj.
En aliaj lingvoj
- La germana: Morbus