Vorto: monumento
-
Konstruaĵo grava, impona, ofte memoriga pri iu aŭ io.
tiuj kavernoj estas interesaj monumentoj de la antaŭhistoria pratempo
Partenono estas la plej admirinda monumento en Ateno
monumenta arkitekturo
-
(figure) Daŭre grava verko.
tiu libro estas senkompara scienca monumento
Iliado estas eble la plej bela literatura monumento de la antikveco
per sia verko Zamenhof konstruis al si mem neforigeblan monumenton en la historio de la homara evoluo
En aliaj lingvoj
- La angla: monument
- La belorusa: манумэнт, помнік
- La bulgara: монумент, паметник
- La ĉeĥa: monument, památnost, pomník
- La franca: monument
- La germana: Monument, Denkmal
- La hispana: monumento
- La indonezia: monumen
- La kataluna: monument
- La nederlanda: monument
- La pola: pomnik
- La portugala: monumento
- La rusa: памятник, монумент
- La slovaka: pamätník, pomník