Vorto: montri
-
(transitiva) Prezenti, vidigi, elmeti al ies rigardo.
montru moneron, ĉio fariĝos
montru al ili vian novan veston
montri la vojon al iu, bildojn al infano
sin montri ĉe la fenestro
-
(netransitiva) Direkti ies rigardon per gesto.
li montris al la librobreto, sur kiu kuŝis malnovaj libroj
mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo
sur la monumento oni vidas Italujon, kiu montras al la kolosa statuo de Dante
«En ĉi tiu loko ŝi loĝas » diris la gardanta anĝelo kaj montris al unu angulo
ĝia turo elstaras el la sablo kaj montras al la ĉielo
montri en la direkto al
Rimarko: Ĉar unu sama prepozicio al servas en Esperanto por esprimi la funkciojn de du semantikaj kazoj: dativo kaj celkazo, kiuj ambaŭ povas roli ĉe la verbo montri, tial rekomendindas uzi por la senco montri la derivaĵon almontri, kies objekto indikas la direkton, kaj la al-komplemento, la gvidaton.
-
(transitiva) (Pri mezurilo aŭ simila aranĝaĵo:) indiki, sciigi, vidigi koncernan datumon.
la horloĝo montras la horojn
la termometro montras dek sep gradojn super la nulo
la kompaso montras Nordon, Sudon, kaj ĉiujn ceterajn direktojn geografiajn
-
(transitiva) Aperigi, evidentigi (econ aŭ emocion).
malsaĝulo tuj montras sian koleron
montri gajan mienon
montri amikan frunton al iu
montri sian kuraĝon, ĝojon, amon, surprizon, fierecon, siajn verajn sentojn
montri grandan lertecon en diskutado
sin montri afabla, nesincera
ne montru vin granda antaŭ la reĝo
la estonto montros min prava
amikon montras malfeliĉo
la vera montro, ĉu ni progresas aŭ ne, estas la kreskado aŭ nekreskado de nia nombro
-
(transitiva) Komuniki, sciigi, malkaŝi, revelacii, evidentigi informon.
la montritajn vortojn ni konsilas ellerni
sed la Eternulo montris al mi, ke li mortos
montri al iu la minacantan danĝeron kaj lian devon
li facile montros, ke li estas prava
mi volis montri (indiki) ke la tablo estis la celo de la flugado
«da» post ia vorto montras, ke tiu ĉi havas signifon de mezuro
montroj kaj konsiloj estas facilaj
En aliaj lingvoj
- La angla: show
- La ĉeĥa: dosvědčit, dávat najevo, jevit, osvědčovat, projevovat, předvést, ukázat, vykázat, výkazem prokázat, zaznamenat
- La franca: montrer
- La germana: zeigen
- La hispana: mostrar
- La kataluna: mostrar
- La nederlanda: tonen
- La portugala: mostrar, apontar
- La rusa: показать, показывать
- La slovaka: dávať najavo, prejaviť, ukázať
- La germana: zeigen, weisen
- La hispana: señalar, indicar, apuntar
- La kataluna: assenyalar, indicar, apuntar
- La nederlanda: wijzen
- La rusa: указать, указывать
- La germana: anzeigen
- La hispana: marcar, señalar
- La kataluna: marcar, assenyalar
- La nederlanda: tonen, aanwijzen
- La rusa: показать, показывать
- La germana: zeigen
- La hispana: demostrar, revelar
- La kataluna: demostrar, revelar
- La nederlanda: aanduiden, aanwijzen
- La rusa: показать, показывать
- La germana: zeigen
- La hispana: manifestar, evidenciar
- La kataluna: palesar, evidenciar
- La nederlanda: erop wijzen
- La rusa: показать, указать