Vorto: monto
-
Granda natura amaso da roko kaj tero, kiu tre altiĝas super la nivelo de la ĉirkaŭanta grundo.
la ondegoj leviĝas kiel montoj
jen staras la bovoj antaŭ la monto
-
(figure) Amasego, multego.
montoj da kadavroj, da rubaĵoj, da paperaĵoj
ni ne povas senfine toleri tiun monton da mizero
promesi orajn montojn
inter faro kaj rakonto staras meze granda monto
En aliaj lingvoj
- La angla: mountain
- La belorusa: гара
- La ĉeĥa: hora, mont, mount
- La ĉina: 山 [shān]
- La franca: mont, montagne
- La germana: Berg
- La hebrea: הר
- La hispana: montaña
- La hungara: hegy
- La indonezia: gunung
- La nederlanda: berg
- La oseta: хох
- La pola: góra
- La portugala: monte
- La rusa: гора
- La slovaka: hora, kopec, vrch
- La sveda: berg
- Volapuko: bel