Vorto: monero
-
Aparta peco de metala mono.
centimo, pfenigo kaj kopeko estas moneroj
dudek arĝentaj moneroj
punpago de cent arĝentaj moneroj
en sia dekstra poŝo li portis la papermonon kaj en leda saketo sur la brusto li havis kelke da alkudritaj oraj moneroj
sen la kupraj moneroj, kiujn oni ĵetas al li, la kantisto de Luziado devus morti de malsato
du flankoj de la sama monero
unu monero ne estas mono
oni lin konas kiel malbonan moneron
havi provizojn de eŭro-moneroj
li enĵetis ĝustan moneron, sed la aŭtomato ne reagis, eĉ ne redonis la monon
antikvaj moneroj
eldono de moneroj kaj monbiletoj
monerstampejo
monerigi ĉekon
En aliaj lingvoj
- La angla: coin
- La belorusa: манэта
- La bretona: pezh moneiz
- La bulgara: монета
- La ĉeĥa: drobné mince, mince, peníz
- La franca: pièce de monnaie
- La germana: Münze, Geldstück
- La hispana: moneda
- La hungara: pénzérme
- La indonezia: uang receh
- La nederlanda: muntstuk, munt
- La persa: سکه
- La rusa: монета
- La slovaka: minca, peniaz
- La sveda: mynt