Vorto: monedo

  1. Specio de la genro korvo (Corvus monedula), pli malgranda ol aliaj specioj, kun griza kolo, mallonga beko, konstruanta nestojn en klifoj aŭ altaj konstruaĵoj.

    • la pigoj kaj kornikoj kaj ankaŭ la monedoj timegiĝis de la krioj kaj bruo

    • kornikoj kaj monedoj flugis super ili kaj kriis moke

    • sur la ĉielo la rabobirdoj de la dezerto persekutis la kolombojn kaj monedojn

    • paro da monedoj, kiuj sidis unu apud la alia sur la tegmento de la stalo

En aliaj lingvoj

    • La angla: jackdaw
    • La belorusa: каўка, галка
    • La bretona: kavan-tour
    • La ĉeĥa: kavka, kavka obecná
    • La franca: choucas (des tours)
    • La germana: Dohle
    • La hungara: csóka
    • La kataluna: gralla
    • La nederlanda: torenkraai
    • La persa: زاغچه
    • La pola: kawka
    • La portugala: chuca
    • La rusa: галка
    • La slovaka: kavka