Vorto: mondo
-
La vivokampo de la homoj, la parto de la universo, kiun ili konas.
veni en la mondon
loĝi en la fino de la mondo
la plej alta konstruo en la mondo
la plej bela en la tuta mondo
elpeli iun el la mondo de la vivuloj
li diris adiaŭ al la mondo surtera
kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon
a. La terglobo, kaj precipe ties vivosfero.
en la lingvo «Esperanto» ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo
ĉiuj, kiuj troviĝas en la mondo kaj loĝas sur la tero
ĉiuj regnoj de la mondo sur la supraĵo de la tero
iru en la tutan mondon, kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo
la indusa civilizo, ekde ĉ. 4600 a.K., estis unu el la plej grandaj kaj fruaj urbaj civilizoj en la mondo
b. Ia parto de la geografia mondo aŭ de la socio, rigardata kiel tuto.
la zorgoj de la mondo
li volis elmigri en la mondon
elpelitaj en la mondon
ne estis pli granda plezuro por la juna , ol aŭdi pri la mondo supra kaj la homoj
ĉiuj lingvoj de la civilizita mondo
tamen pli kaj pli en Japanio ŝrumpas la natura mondo
la literatura mondo
ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos
vorto dirita al la mondo apartenas kaj neniam revenas
tra la tuta mondo iras ilia ordono kaj ĝis la fino de la universo iras iliaj vortoj
en tiuj tagoj eliris dekreto de Cezaro Aŭgusto, ke la tuta mondo estu registrita
grandmonda sinjorino
c. Ia parto de la universo rigardata kiel iel simila al la terglobo.
la marsa mondo
la ĉiela mondo
komunikiĝi kun alimondanoj
En aliaj lingvoj
- Interlingvao: mundo
- La angla: world
- La belorusa: сьвет, сусьвет
- La bretona: bed
- La bulgara: свят
- La ĉeĥa: svět, svět, vesmír
- La ĉina: 世界 [shìjiè], 世间 (tr. 世間) [shìjiān]
- La franca: monde
- La germana: Welt
- La hispana: mundo
- La hungara: világ
- La indonezia: dunia
- La itala: mondo
- La kataluna: món
- La nederlanda: wereld
- La pola: świat
- La portugala: mundo
- La rusa: мир (вселенная), свет (вселенная)
- La slovaka: svet
- La sveda: värld
- La turka: dünya
- Volapuko: vol