Vorto: mondaĝo

  1. Longa epoko, parto de la homa aŭ universa historio.

    • tiel estos ĉe la fino de la mondaĝo

    • la saĝeco kaŝita, kiun Dio antaŭdestinis antaŭ la mondaĝoj por nia glorado

  2. La tempodaŭro(j) de la kreiĝo ĝis la fino de la mondo aŭ ĝis la morto de Kristo.

    • tiel estos en la fino de la mondaĝo: la anĝeloj eliros, kaj apartigos la malbonulojn el inter la justuloj

    • mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo

    • ĝi estas skribita kiel admono por ni, sur kiujn venis la finoj de la mondaĝoj

    • nek estas necese, ke oferu sin ofte alie li devus ofte suferi de post la fondo de la mondo, sed nun unufoje en la fino de la mondaĝoj li aperis, por forigi la pekon per la ofero de si mem

En aliaj lingvoj

    • La angla: epoch, period (geological)
    • La bretona: oadvezh
    • La franca: période (historique), siècles (longue époque)
    • La indonezia: masa, zaman
    • La pola: epoka
    • La rumana: eră
    • La rusa: эпоха
    • La germana: Zeiten (Bibel), Weltalter