Vorto: monato

  1. Daŭro de unu luna ciklo, proksimume 30 tagoj.

    • post tri monatoj estos la edziĝo

    • vojaĝo de du monatoj

    • post la paso de tri monatoj

    • la arkeo haltis en la sepa monato, en la dek-sepa tago de la monato

    • novmonato

  2. Ĉiu el la proksimume 30-tagaj partoj laŭ kiuj oni dividas la kalendaran jaron.

    • Januaro estas la unua monato de la jaro

    • en la monato Majo la vento blovis ankoraŭ malvarme

    • en la monato Meĥir, en decembro

    • komencante de Aŭgusto 1888 mi eldonados ĉiumonate nomarojn de ĉiuj verkoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: month
    • La belorusa: месяц
    • La bretona: miz
    • La bulgara: месец
    • La ĉeĥa: měsíc, měsíc (v kalendáři)
    • La ĉina: 月 [yuè], 月份 [yuèfèn], 月度 [yuèdù]
    • La franca: mois
    • La germana: Monat
    • La hebrea: חודש, ירח (חודש)
    • La hispana: mes
    • La hungara: hónap
    • La indonezia: bulan
    • La kataluna: mes
    • La nederlanda: maand
    • La pola: miesiąc
    • La portugala: mês
    • La rumana: lună (calendaristică)
    • La rusa: месяц
    • La slovaka: mesiac (v kalendári), mesiac (časová jednotka)
    • La sveda: månad
    • La turka: ay(ocak, şubat, mart, nisan...)