Vorto: monako
-
Religiano vivanta pie kaj askete laŭ sia religia promeso.
kapuĉo monaĥon ne faras
venis unu monaĥo, kiu estis juna kaj bela, sed meditema kiel neniu alia
longe vivi en tia loko povus nur monaĥo, sed mallonga gastado estus agrabla
la migranto komencas rakonti pri sia malĝoja migrado kaj ne sen miro trovas en la monaĥo-franciskano homon, kiu tute lin komprenas
en Athos loĝas nun ĉirkaŭ 1500 monaĥoj
Rimarko: La variaĵo «monako» estas apenaŭ uzata kaj aldone konfuzebla kun la ŝtateto Monako.
En aliaj lingvoj
- La angla: monk
- La belorusa: манах
- La bretona: manac'h, lean
- La franca: religieux (moine), moine
- La germana: Mönch
- La hispana: monje
- La hungara: szerzetes, barát (szerzetes)
- La nederlanda: monnik
- La pola: mnich, zakonnik
- La portugala: monge
- La rusa: монах, инок