Vorto: monado

  1. En la metafiziko, unuo samtempe fizika kaj psika, eliro de aktiveco ne determinita de naturaj fortoj, ekz. laŭ sistemo de Leibniz, iu el la apartaj simplaj nedivideblaj aktivaj substancoj kiuj, konsistigas elementojn de ĉio en universo.

    • la vorto monado devenas el la antikva greka μονάς (siavice devenanta el μόνος kiu signifas «unuo», «unuopulo», «unikulo») kaj ricevis diversajn signifojn depende de la kuntekstoj en kiuj ĝi estis uzita

    • Rimarko: En la matematiko monado nomas ankaŭ strukturon en la kategori-teorio kaj en funkciaj programlingvoj abstraktan datumtipon uzatan por komponado de funkcioj.

En aliaj lingvoj

    • La angla: monad
    • La belorusa: манада
    • La ĉeĥa: monáda
    • La germana: Monade
    • La hungara: monád
    • La nederlanda: monade
    • La portugala: mônada, mônade
    • La rusa: монада
    • La slovaka: monáda