Vorto: monaĥo

  1. Religiano vivanta pie kaj askete laŭ sia religia promeso.

    • kapuĉo monaĥon ne faras

    • venis unu monaĥo, kiu estis juna kaj bela, sed meditema kiel neniu alia

    • longe vivi en tia loko povus nur monaĥo, sed mallonga gastado estus agrabla

    • la migranto komencas rakonti pri sia malĝoja migrado kaj ne sen miro trovas en la monaĥo-franciskano homon, kiu tute lin komprenas

    • en Athos loĝas nun ĉirkaŭ 1500 monaĥoj

    • Rimarko: La variaĵo «monako» estas apenaŭ uzata kaj aldone konfuzebla kun la ŝtateto Monako.

En aliaj lingvoj

    • La angla: monk
    • La belorusa: манах
    • La bretona: manac'h, lean
    • La franca: religieux (moine), moine
    • La germana: Mönch
    • La hispana: monje
    • La hungara: szerzetes, barát (szerzetes)
    • La nederlanda: monnik
    • La pola: mnich, zakonnik
    • La portugala: monge
    • La rusa: монах, инок