Vorto: mona
-
Rilata al mono.
mona unuo
monaj aferoj
monaj interesoj
ĉi tiu ora ŝildo, inkrustita per multekostaj ŝtonoj, havis, krom granda mona valoro, forton de l' amuleto
komercistoj ‐ por ili la tuta vivo estas bazita sur la mona profito
ĉiam sin trovadis en mona embaraso
al miaj oficistoj mankas monaj rimedoj, kiujn ne povas plu liveri mia malriĉiĝinta trezorejo
tiu nivelo de kreskado eblos nur pro ĝia libera mona politiko
En aliaj lingvoj
- La angla: monetary, pecuniary
- La belorusa: грашовы
- La bretona: -arc'hant, moneizel
- La ĉeĥa: měnový, peněžitý, peněžní
- La franca: monétaire
- La germana: Geld-
- La hispana: monetario
- La hungara: pénz-, pénzügyi, monetáris
- La nederlanda: geld-, monetair
- La persa: پولی
- La pola: pieniężny
- La rusa: денежный
- La slovaka: peňažný