Vorto: momento
-
Tre mallonga nedifinita daŭro de tempo; tempero.
atendu nur unu momenton
ne restu eĉ momenton plu!
en (dum) momento
momento da silento
veni en la favora momento
ĉe la lasta momento
post momento
parolo malvera restas nur por momento
la momento estas grava kaj epokfara
aperas prudento, kiam pasis la momento
ĉiumomente alvenis novaj gastoj
Rimarko: Neĝusta kaj evitinda estas la uzo de momento en alia senco (motivo, punkto) ol la supre difinita.
En aliaj lingvoj
- La angla: moment
- La belorusa: момант, імгненьне
- La bulgara: момент
- La ĉeĥa: chvíle, moment, okamžik
- La franca: instant, moment
- La hispana: momento
- La hungara: pillanat
- La kataluna: moment
- La nederlanda: ogenblik, moment
- La persa: لحظه, آن
- La pola: chwila, moment
- La portugala: momento, instante
- La rumana: clipă, moment
- La rusa: момент, мгновение, миг
- La slovaka: chvíľa, okamih