Vorto: modulo
-
Nombro, laŭ kiu oni pritaksas la kongruecon de du nombroj.
1111 kaj 4 estas kongruaj laŭ modulo 9, aŭ module 9
Hebrea kalendaro, jaro estas superjaro se la resto post divido de 19 (jaro modulo 19) estas 0, 3, 6, 8, 11, 14 aŭ 17
Rimarko: Vidu moduli (sonon, signalon).
-
Granda aŭtonoma parto de programo aŭ aparato (kutime pli altranga ol bloko).
ŝargomodulo, celmodulo
la 20an de novembro 1998 Rusio pafis la unuan ISS-modulon Sarja kiel komponanton de la estonta laboratorio
-
(super unuhava ringo R) Tia algebra strukturo (M,+,∙), ke (M,+) estas komuteca grupo; ∙ estas ekstera operacio de R super M; kaj por ĉiuj α, β∈R kaj x, y∈M veras, ke: (1) (α+β)∙x = α∙x+β∙x; (2) α∙(x+y) = α∙x+α∙y; (3) (α×β)∙x = α∙(β∙x); kaj (4) 1∙x = x.
Rimarko: Eblus kombini «modulo» kaj «vektora spaco» sub la sama tegmenta nocio «vektora spaco» kun distingo «super ringo» aŭ «super korpo».
-
(de komplekso a+i·b) La kvadrata radiko de a2+b2.
la kompleksoj kun modulo ρ estas prezenteblaj per ρeiθ
la modulon de z oni signas per |z|
la modulo de reelo egalas al ĝia absoluta valoro
En aliaj lingvoj
- La angla: modulus
- La belorusa: модуль
- La ĉeĥa: absolutní hodnota, modul
- La franca: module (de congruence)
- La germana: Kongruenzmodul
- La hispana: módulo (de congruencia)
- La hungara: modulus (kongruenciáé)
- La pola: moduł (kongruencji)
- La rusa: модуль (сравнения)
- La slovaka: absolútna hodnota, modul
- La belorusa: модуль
- La germana: Modul
- La hispana: módulo (de programa)
- La hungara: modul
- La rusa: модуль
- La angla: (ring) module
- La belorusa: модуль
- La franca: module (sur un anneau)
- La germana: Modul (über einem Ring)
- La hispana: módulo (sobre un anillo R)
- La hungara: modulus (gyűrű felett)
- La pola: moduł (nad pierścieniem)
- La rusa: модуль (над кольцом)
- La angla: module (of a complex number)
- La belorusa: модуль
- La franca: module (d'un complexe)
- La germana: Modul (einer kompleksen Zahl)
- La hispana: módulo (de un número complejo), valor absoluto (de un número complejo)
- La hungara: norma (komplex számé)
- La pola: moduł (liczby zespolonej)
- La rusa: модуль (комплексного числа)