Vorto: modo
-
Nedaŭra, kaprica kutimo, moro aŭ maniero, koncernanta precipe vestadon.
vestita laŭ la plej nova pariza modo
vestitaj laŭ la tiuepoka modo
vestita laŭ la lasta modo
ĝi estas la lasta modo
mallongaj roboj estas nun en modo
ĉapelo nigra, ĉifita kaj de antaŭlonge pasinta modo
homoj, kiuj okupas sin je ĉia plej sencela kaj senutila sensencaĵo, se ĝi nur estas en modo kaj konforma al la rutinaj ideoj de la amaso
estas nun modo interesiĝi pri sporto
mezuri ĉion per mezurilo de la modo
en ĉiu urbo naskiĝis modo trakuri la stratojn kun torĉoj, muziko, kaj antaŭ ĉio kun plenaj kruĉoj
pri tiuj ĉi ideoj estas modo paroli ne alie, ol kun ironia kaj malestima rideto
Rimarko: Vidu modo (gramatiko).
-
Moduso.
formoj de la verbo: la tempo estanta akceptas la finiĝon -as, la tempo estinta -is, la tempo estonta -os, la modo kondiĉa -us, la modo ordona -u, la modo sendifina -i
la tempoj estanta, estinta kaj estonta kaj la modoj sendifina, kondiĉa kaj ordona
Rimarko: Vidu modo (kutimo de vestado kaj tiel plu).
-
Rimarko: PV konfuzas modalon kaj moduson; PAG donas al modo la sencon modalan.
En aliaj lingvoj
- Ido: modo
- La angla: fashion
- La belorusa: мода
- La bretona: giz
- La ĉeĥa: modus, nejčastější hodnota statistického souboru
- La franca: mode (vest. etc.)
- La germana: Mode
- La hispana: moda
- La japana: ファッション [ふぁっしょん], 流行 [りゅうこう], はやり
- La nederlanda: mode, fashion
- La pola: moda
- La rusa: мода
- La slovaka: modus, najčastejšia hodnota štatistického súboru
- La germana: Modus (Verbkategorie)
- La bretona: doare (yezhadur)
- La franca: mode (grammatical)
- La hispana: modo
- La nederlanda: wijs (v.werkwoord)
- La rusa: наклонение (глагола)