Vorto: modelo

  1. Objekto aŭ karaktero havanta elstarajn ecojn imitindajn pro perfekteco, simpleco, virteco, normeco kaj tiel plu.

    • a. Objekto farita por esti imitata.

      • rigardu kaj faru laŭ ilia modelo, kiu estis montrita al vi

      • formi imitaĵon de donita modelo

      • li ekzercis la literojn, kaj ili staris tiel rekte kaj sane, kiel povas stari nur skribmodelo

      • mi eldonis la Fundamentan Krestomation, kiu povos servi al ĉiuj kiel modelo de esperanta stilo

      • pasante li ekrigardis la modelon de braceleto, desegnitan de Marta

      • homarana formularo proponas ja modelon tre praktikan por estontaj demandaroj oficialaj de regna recenzado

      • fratoj kreitaj ĉiuj laŭ unu modelo, fratoj, kiuj havis ĉiuj egalan korpon, egalan spiriton, egalajn kapablojn, egalajn idealojn, egalan Dion en siaj koroj fariĝis tute fremdaj unuj al aliaj

    • b. Iu aŭ io imitinda pro sia perfekteco.

      • tiu aparato estas modelo de simpleco

      • tiu vesto estas modelo de bongusto

      • vi fariĝis modelo por ĉiuj kredantoj

      • jen estas mia frato, modelo de ĉiuj ecoj kaj perfekteco, knabo bona

    • c. Pozisto.

      • estis prezentita malgranda vigla knabo, kiu sidis kaj desegnis, kiel modelon li havis blankan mallonge pritonditan mopson

    • ĉ. Speco de industria produkto kun normitaj ecoj.

      • multekolora katuna vesto de la plej malbela modelo, kiun oni nur povus trovi

      • estas ĝojige, ke post kelkaj jaroj da ignorado de la problemo fabrikistoj de komputiloj nuntempe iom aŭskultas la plendojn de siaj klientoj – kaj la bruon de siaj komputiloj – kaj reklamas modelojn iom pli kvietajn

      • temas pri jaĥto de Ĵonko-modelo

      • uzanto de tekokomputilo – modelo de Dell – raportis, ke la forta varmo de la aparato kaŭzis disfendon de la vitra tablo, sur kiu ĝi staris

  2. Ekzempla, malgrandigita aŭ simpligita aranĝo, spegulanta tipajn ecojn de realaj aferoj kaj uzata por detale pristudi kaj eventuale reprodukti tiuj ecojn.

    • a. Imitaĵo, samaspekta, sed pli malgranda ol reala objekto, farita kiel artaĵo, memoraĵo, ludilo kaj tiel plu.

      • modelo de la palaco de la reĝo Assar, farita el oro kaj arĝento

      • super la ĉefa pordego pendis modelo de ŝipo

      • vendo de modeloj de antaŭe kreitaj artaĵoj kaj litografaĵoj

      • tie troveblas ankaŭ modelo de mezepoka hontotintileto, kiun pigrulo devis kunporti pendigita antaŭ la frunto

    • b. Simpliga prezento de objektoj aŭ okazaĵoj faciliganta rezonon pri ili, kiun oni eventuale elprovas per simulilo.

      • ni havis klimatmodelon kiu ne donas la ĝustajn rezultojn

      • provoj – per modelo – montris, ke ondoj kvin metrojn altaj duone reduktiĝis inter la ŝeloj

En aliaj lingvoj

    • La angla: model
    • La belorusa: мадэль, узор
    • La ĉeĥa: model, předloha, vzor
    • La franca: modèle
    • La germana: Modell
    • La nederlanda: model
    • La portugala: modelo
    • La rusa: модель, образец, макет
    • La slovaka: maketa, model, vzor
        • a. La hungara: minta, öntőminta, mintadarab
        • b. La germana: Modell, Vorbild
        •     La hungara: minta, mintakép, példakép
        • c. La hungara: modell