Vorto: modalo

  1. (Logiko) Speciala kondiĉo, al kiu estas subordigita la aserto de opinio.

    • la modaloj de ebleco, de eventualeco

    • laŭ I. Kant la kategorioj de modalo estas ebleco, realeco kaj neceseco

  2. Gramatika kategorio indikanta rilaton de diro al la realo (konstato, eventualo, probablo, deziro, ordono kaj tiel plu) kaj esprimata per verbaj formoj (verba modalo) aŭ per aliaj rimedoj (intonacio, modalaj vortoj kaj tiel plu).

    • la indikativa, ordona, demanda modaloj de frazo

    • Rimarko: PAG kaj PIV nomas tion modo, sen zorgi pri la komunlingva homonimo aŭ pri neverbaj modalaj vortoj.

    • Rimarko: Tiel uzas la vorton «modalo» PAG kaj PIV.

  3. Gamo; la maniero, kiel plentonoj kaj duontonoj estas aranĝitaj en la gamo.

    • ~o minora, maĵora, doria, lidia, frigia, miksolidia kaj tiel plu

En aliaj lingvoj

    • La angla: modality
    • La belorusa: мадальнасьць
    • La ĉeĥa: modalita
    • La germana: Modalität
    • La hungara: modalitás
    • La nederlanda: modaliteit
    • La portugala: modal
    • La rusa: модальность
    • La slovaka: modalita
    • La angla: modality
    • La belorusa: мадальнасьць, лад (дзеяслова)
    • La hungara: mód(nyelvtani)
    • La rusa: модальность, наклонение (глагола)
    • La belorusa: форма дзеяслова
    • La hungara: igealak
    • La rusa: форма глагола
    • La germana: Tonart, Modus (Tonart)