Vorto: moŝto
-
Universala titolo de ĝentileco kaj respekto, uzebla por ĉia rango.
el la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Moŝto, Sinjoro N.; la dua: al Lia Grafa Moŝto, Sinjoro P.; la tria: al Lia Moŝto, Sinjoro D.
mi esperas, ke mi plenumos la deziron de ĉiuj alestantoj, se en la momento de la malfermo de nia dua kongreso mi esprimos en la nomo de vi ĉiuj mian koran dankon al la brava svisa lando por la gastameco kaj al lia Moŝto la Prezidanto de la Svisa Konfederacio, kiu afable akceptis antaŭ du monatoj nian delegitaron
ŝia reĝina moŝto estas nekonsolebla kaj ploregas
via ministra, prelata moŝto
li havas mian plej moŝtan favoron
En aliaj lingvoj
- La angla: Majesty, Highness, Excellency, Eminence, Reverend, Honor
- La bretona: Meurdez (titl a zoujañs), Uhelded (titl a zoujañs)
- La ĉeĥa: excelence, jasnost, pán (všeob. titul)
- La franca: Majesté, Excellence, Altesse
- La germana: Majestät, Hoheit
- La hispana: titulo (honorífico)
- La pola: mość, wysokość, miłość, miłościwość, jaśniepan, jaśniepani
- La portugala: Majestade (título), Eminência (título), Alteza (título)
- La rusa: величество, высочество, светлость, сиятельство, превосходительство и т.д. (общее титулование)
- La turka: yükseklik, üstünlük