Vorto: mirto

  1. Genro el familio mirtacoj (Myrtus), arbeto kun ĉiamverdaj ledecaj folioj kaj bonodoraj blankaj floretoj, dediĉita al la militherooj ĉe la grekoj kaj al Venuso ĉe la romanoj.

    • prenu branĉojn de olivarbo, branĉojn de oleastraj arboj, branĉojn de mirto

    • en dezerto Mi aperigos cedron, akacion, mirton, kaj olivarbon

    • en la arbaroj pendis citronoj kaj oranĝoj, mirtoj kaj mentoj plenigis ĉion per sia bonodoro

    • vane ili frapadis ĉirkaŭ si per branĉo de mirto, la muŝoj ne ĉesis pikadi

    • la sinjoro donacis al li belan palacon, en la fundo de la ĝardeno, ĉirkaŭitan de arbaro de figarboj, mirtoj kaj baobaboj

En aliaj lingvoj

    • La angla: myrtle
    • La belorusa: мірт
    • La ĉeĥa: myrta
    • La franca: myrte
    • La germana: Myrte
    • La hungara: mirtusz
    • La kataluna: murta
    • La nederlanda: gagel, mirte
    • La portugala: murta, mirta
    • La rusa: мирт, мирта
    • La slovaka: myrta