Vorto: mirtelo

  1. Bero de mirtelo.

    • ĉi tie estis plene de eriko kaj fragoj kaj mirteloj, grandaj kaj dolĉaj ili ĉie montriĝis en granda abundo, ili staris tiel dense, ke malgraŭ ĉia singardeco oni devis dispremi ilin per la piedoj, tiel ke la ruĝa suko gutis de la eriko

    • antaŭ ili en la arbaro kreskis plej belaj mirteloj en nekredebla multego

    • dum du monatoj la tajlandanoj plukadis kamemorojn en la marĉoj kaj mirtelojn kaj vakciniojn en la arbaro

  2. Specio de vakcinio (Vaccinium myrtillus), kun blue nigraj, manĝeblaj, vitaminriĉaj beroj.

    • mirtelo havas helverdajn foliojn, la ruĝaj floroj fariĝas bongustaj malhelbluaj beroj

En aliaj lingvoj

    • La angla: bilberry, blueberry
    • La belorusa: чарніцы
    • La bretona: lusenn
    • La bulgara: боровинка
    • La ĉeĥa: borůvka, borůvka černá, brusnice borůvka
    • La franca: myrtille
    • La germana: Heidelbeere, Blaubeere
    • La hispana: arándano
    • La hungara: fekete áfonya
    • La kataluna: nabinera
    • La nederlanda: blauwe bosbes
    • La pola: borówka czarna, jagoda czarna
    • La rusa: черника
    • La slovaka: brusnica obyčajná, čučoriedka