Vorto: mino

  1. Entera aŭ subtera loko, el kiu oni elfosas metalojn kaj mineralojn.

    • fermino, ormino, ŝtonmino

    • mingaso

    • por esplori la mintavolon la litova kompanio akiris kanadan aparaton por metalkoncentrado

    • Esperanto estas riĉa mino de historia materialo pro la abundo de talenta intelektularo de nia pasinteco

    • Rimarko: Mino estas ankaŭ antikva pezo kaj monvaloro.

  2. Fosaĵo subtera aŭ kavaĵo en muro, ponto, roko kc, kie oni metas eksplodan substancon por renversi kaj detrui ion.

    • amuzo estos, kiam la ministo | per forto de la propra sia pulvo | en la aeron flugos, kontraŭ minoj | mi faras minojn iom pli profundajn, | mi eksplodigos ilin ĝis la luno

    • multaj viktimiĝas pro kontraŭinfanteriaj minoj kaj pro malsanoj

    • forigo de la pontoruinoj kaj de restantaj minoj daŭros kelkajn monatojn

    • la rado de aŭtopumpilo, traveturante kampon, trafis minon, kiu eksplodis

  3. Eksplodkesto metita en maro por eksplodigi la ŝipojn, kiuj ĝin tuŝos.

    • la inventado de la mara mino servis detruon de la malamikaj militŝipoj

  4. Antikva Mezurunuo de pezo, 60-ono de talanto, ĉ 500 gramoj.

    • se ekzistus nacio, kiu povus ŝanĝi al ni ĉion ĉi je oro, la faraono havus ĉiujare cent tridek tri mil minojn da oro kaj ĉar unu soldato povas porti sur la dorso 26 minojn da ŝarĝo, do por transporti tiun ĉi oron oni devus alvoki ĉirkaŭ kvin mil soldatojn

    • Rimarko: Samforma fundamenta vorto mino signifas lokon de elfosado de ŝtonoj aŭ mineraloj.

  5. Antikva monunuo 60-ono de talanto.

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: радовішча, руднік
    • La bretona: min
    • La ĉeĥa: důlní jáma, šachta, štola
    • La franca: mine
    • La germana: Mine
    • La hispana: mina
    • La hungara: bánya, lelőhely, fejtő
    • La itala: giacimento
    • La kataluna: mina
    • La nederlanda: mijn
    • La pola: wyrobisko, kopalnia, szyb
    • La rusa: месторождение, рудник
    • La slovaka: banská jama, šachta, štôlňa
    • La angla: mine
    • La belorusa: міна
    • La hungara: akna(folyosó)
    • La itala: mina
    • La pola: podkop (minowy)
    • La rusa: мина
    • La angla: mine
    • La belorusa: міна
    • La franca: mine (marine)
    • La hispana: mina marina
    • La hungara: akna (robbanószer)
    • La itala: mina
    • La pola: mina morska
    • La rusa: мина
    • La ĉeĥa: důlní jáma, šachta, štola
    • La franca: mine (unité de mesure)
    • La germana: Mine(Gewichtseinheit)
    • La pola: mina
    • La portugala: mina (antiga medida de peso
    • La slovaka: banská jama, šachta, štôlňa
    • La germana: Mine(Münze)
    • La portugala: mina (antiga moeda)