Vorto: milda
-
Malakre impresanta la sentumojn.
milda voĉo, tuŝo, duonlumo
vento, vetero
la pasanto tre milde pinĉis lin je la nazo
milde leviĝanta deklivo
-
Plaĉanta al koro aŭ spirito, afabla, malsevera.
milda karaktero (ŝafo), lango, fizionomio, okulo
mildaj vortoj, tonoj, rigardoj
milda respondo kvietigas koleron
milde riproĉi iun
En aliaj lingvoj
- La angla: gentle, mild
- La belorusa: мяккі, ціхі, далікатны
- La ĉeĥa: jemný, lahodný, mírný
- La franca: doux
- La hispana: suave
- La hungara: enyhe, lágy, gyengéd, szelíd
- La kataluna: suau
- La nederlanda: mild, zacht (mild)
- La portugala: ameno, brando, doce, suave, temperado (suave), benigno (suave), dócil, manso
- La rusa: мягкий, тихий
- La slovaka: jemný, lahodný, mierny
- La belorusa: мяккі, ціхі, лагодны, рахманы
- La germana: mild, milde
- La kataluna: amorós, tendre
- La rusa: мягкий, тихий, кроткий