Vorto: miksi

  1. (transitiva) Meti kune diversajn objektojn aŭ substancojn tiamaniere, ke oni ne povas plu ilin facile distingi.

    • miksi akvon kun vino, farunon kun oleo

    • miksi pajlon kun argilo

    • mian trinkaĵon mi miksis kun larmoj

    • oferu dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun kvarono de hino da elpistita oleo

    • al ili la aŭdita parolo ne utilis, ne miksite kun fido ĉe la aŭdantoj

    • strangaj kreaĵoj, duone homaj, duone bestaj, strange kunvolvitaj kaj miksitaj

    • miksi kartojn

    • tapiŝo el miksitaj koloroj

    • sin miksi en la bruantan amason, inter la amaso

    • Rimarko: En kunmetitaj vortoj Z uzas la radikon miks samsence kiel divers: mikskolora (= diverskolora) , miksforma, miksospecaj bildoj. Tia konfuziga uzo ne estas imitinda.

  2. (transitiva) (figure) Meti kune en sia spirito diversajn aferojn tiamaniere, ke oni ne povas plu ilin facile diferencigi.

    • miksi la signifon de du vortoj

    • ne miksu tiun monton kun alia samnoma monto

    • nia ĝojo estis miksita kun bedaŭro

  3. (transitiva) Enmiksi.

    • la kronprinco ne devus sin miksi en la batalon

    • la sanktaj profetoj komencas sin miksi en la aferojn, kiuj neniam apartenis al ilia povo

    • ne miksu vin en aferon ne vian

    • sin miksi en konversacion

    • kial vi miksis mian nomon en la disputon?

    • la ministro tute ne miksis sin en kondukadon

En aliaj lingvoj

    • La angla: mix
    • La belorusa: мяшаць, зьмешваць, перамешваць
    • La bretona: meskañ
    • La ĉeĥa: míchat, mísit, smísit, směšovat
    • La franca: mélanger
    • La germana: vermischen, vermengen, mischen, mengen
    • La hispana: mezclar
    • La hungara: kever, vegyít
    • La nederlanda: mengen, vermengen
    • La pola: mieszać, miksować
    • La rusa: смешать, перемешать
    • La slovaka: miešať, zamiešať, zmiešať
    • La belorusa: зьмешваць, блытаць
    • La germana: durcheinander bringen, verwechseln, vertauschen
    • La hungara: összekever
    • La nederlanda: verwarren
    • La pola: mieszać, mylić
    • La rusa: смешивать, путать
    • La belorusa: умешваць, ублытваць, уцягваць
    • La germana: einmischen
    • La hungara: belekever
    • La nederlanda: mengen
    • La pola: mieszać się (do czegoś)
    • La portugala: misturar, mesclar, baralhar, mexer (misturando)
    • La rusa: вмешать, впутать