Vorto: migri
-
(netransitiva) Translokiĝi vole en alian restadejon.
migranta popolo, birdo
migranta bando da haringoj
la printempa migrado de la brutaroj al Alpaj paŝtejoj
la internacia oficejo studas la migradan problemon
-
(netransitiva) Translokiĝi de loko al loko nehavante fiksan sidejon.
migranta aktoro, komercisto, laboristo, predikanto, kavaliro
migranto (senhejmulo) mi estas sur la tero
-
(netransitiva) Iri de iu loko al alia malproksima.
longe migri tra la mondo
migri pilgrimante al Romo
rigardi la stelojn migrantajn sur la ĉielo
la fenika alfabeto migris en Grekujon kaj poste en Italujon
Rimarko: Oni ne uzu migri samsence kiel promeni.
En aliaj lingvoj
- La angla: migrate
- La belorusa: вандраваць, міграваць, перасяляцца
- La bretona: divroañ [homoj], tremen-distremen [birdoj]
- La ĉeĥa: migrovat, putovat, stěhovat se (o ptácích, národech)
- La franca: migrer
- La germana: wandern
- La hispana: migrar
- La hungara: vándorol, költözik, migrál
- La kataluna: migrar
- La nederlanda: rondtrekken, zwerven
- La pola: migrować
- La portugala: migrar
- La rusa: переселяться, мигрировать
- La slovaka: putovať, túlať sa
- La pola: wałęsać się
- La rusa: странствовать
- La pola: wędrować
- La rusa: странствовать, мигрировать