Vorto: mielo

  1. Sukera substanco ellaborata de la abeloj el suko de floroj.

    • kie estas mielo, tie muŝoj ne mankas

    • kiu havas abelojn, havas mielon

    • mielo sur lango, kaj glacio en koro

    • urson al mielo oni ne tiras per orelo

    • elirigi en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo

    • blankpaneto kun mielo

    • kio estas pli dolĉa ol mielo?

    • ĉelaraj mielgutoj

    • ne bone estas manĝi tro multe da mielo

    • tien flugis la abelreĝino kun sia svarmo kaj demetis vakson kaj mielon

    • la amo estas kiel la mielo: kun plezuro oni povas ĝin gustumi, sed oni ne povas sin bani en ĝi

    • la kruĉoj de mielakvo estis malplenigitaj, kaj oni alportis aliajn

En aliaj lingvoj

    • La angla: honey
    • La belorusa: мёд
    • La bretona: mel
    • La bulgara: мед
    • La ĉeĥa: med
    • La franca: miel
    • La germana: Honig
    • La hispana: miel
    • La hungara: méz
    • La indonezia: madu
    • La kataluna: mel
    • La nederlanda: honing, honig
    • La pola: miód
    • La portugala: mel
    • La rumana: miere
    • La rusa: мёд
    • La slovaka: med