Vorto: miela
-
De mielo, el mielo.
miela gusto, miela kuko
li vivis kun sia juna edzino ankoraŭ la mielan tempon
-
(figure) Afekte nesincere dolĉa.
miela voĉo
flati per mielaj vortoj
lango miela, sed koro kruela
ŝi per tirata miela voĉo komencadis longan parolon
En aliaj lingvoj
- La angla: honey
- La belorusa: мядовы
- La ĉeĥa: medový
- La franca: mielleux
- La germana: aus Honig
- La hispana: de miel
- La hungara: méz-, mézes
- La kataluna: melós
- La nederlanda: honing-, honig-
- La pola: miodowy
- La rusa: медовый
- La slovaka: medový
- La angla: sweet, honeyed, saccharine
- La germana: honigsüß
- La hispana: meloso
- La hungara: mézes
- La nederlanda: honingzoet, honigzoet