Vorto: mezuri
-
(transitiva) Taksi kaj difini grandecon, kvanton, gradon de io, komparante ĝin kun samspeca grando, kvanto, grado, elektita kiel unuo.
mezuri drapon, kampon, altecon de monto, la longon kaj la larĝon, rapidecon de ŝipo
dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu
Jakob estas Lia hereda mezuritaĵo
paŝmezuradis tra la ejo
Rimarko: La objekto de la verbo povas montri la aĵon, kies eco estas taksota, aŭ la taksotan econ, sed ne la valoron trovitan per tia taksado.
-
(transitiva) (figure) Taksi.
mezuri la konsekvencojn de io
mezuri laŭ sia metro
vera plezuro ne mezuriĝas laŭ la elspezo
la inspektoro ŝin rigardmezuris
En aliaj lingvoj
- La angla: measure
- La bretona: mentañ, muzuliañ
- La ĉeĥa: měřit
- La franca: mesurer (prendre la mesure)
- La germana: messen
- La hispana: medir
- La hungara: (meg)mér, lemér
- La nederlanda: meten
- La pola: mierzyć
- La portugala: medir, balizar
- La rusa: мерить, измерить, измерять
- La slovaka: merať, odmerať