Vorto: mezo
-
a. (de streko) Punkto de ĝi egaldistanca de ĝiaj du randoj.
la du strekoj, kiuj ligas la mezon al la randoj de la originala streko, estas egalaj
b. (de punktoparo en afina spaco) La pezocentro kun egalaj koeficientoj de la du punktoj.
-
Punkto egaldistanca de du ekstremoj, de du limoj, en spaco aŭ tempo.
mezo de bastono, strato, rivero, urbo
mezo de la nokto, jaro, vivo
mezo de vojaĝo, romano, kanto
-
Tio, kio estas egale malproksima de kontraŭaj ekstremaj gradoj.
vero kaj virto kuŝas en mezo
serĉi la ĝustan mezon
En aliaj lingvoj
- La angla: middle
- La belorusa: сярэдзіна
- La bretona: kreiz
- La ĉeĥa: střed, svalový obal arterie
- La ĉina: 中 [zhōng]
- La franca: milieu
- La germana: Mitte
- La hispana: medio, mitad
- La hungara: közép
- La itala: mezzo
- La japana: 中 [なか]
- La kataluna: mig
- La nederlanda: midden
- La okcitana: mièg
- La pola: środek
- La portugala: meio
- La rumana: mijloc
- La rusa: середина
- La slovaka: stred, svalový obal artérie
- a. La hungara: középpont
- La pola: środek