Vorto: mevo

  1. Iu el familioj laredoj aŭ parte eĉ el parencaj familioj (Stercorariidae, Sternidae, Rhynchopidae, Alcidae) mezgranda ĝis granda mara birdo, kun blanka kaj griza plumaro kaj longaj, pintaj flugiloj.

    • ĉi tiujn abomenu inter la birdoj, ili ne estu manĝataj : la aglon kaj la gipaeton kaj la pandionon kaj kaj la struton kaj la strigon kaj la mevon kaj la akcipitron kaj la struton kaj la strigon kaj la mevon kaj la akcipitron kun ĝia speco

    • ŝipojn ŝi vidis, sed nur tre malproksime, ili elrigardis kiel mevoj

    • ili ŝvebis tiel alte ke la unua ŝipo, kiun ili ekvidis sub si, aperis al ili kiel mevo kuŝanta sur la akvo

    • la vento plensence ruliĝas en la sablo kaj mevoj, maraj hirundoj kaj sovaĝaj cignoj tiom multe krias, ke la oreloj doloras

    • la kriantaj mevoj ektimigite saltis flanken kiam la akvo brue verŝiĝis en la dronantan ŝipon

En aliaj lingvoj

    • La angla: gull, seagull
    • La belorusa: кірля, чайка
    • La bretona: gouelan
    • La bulgara: чайка, гларус
    • La ĉeĥa: racek
    • La franca: mouette
    • La germana: Möwe
    • La hispana: gaviota
    • La hungara: sirály
    • La kataluna: gavina
    • La nederlanda: meeuw
    • La pola: mewa
    • La portugala: gaivota
    • La rusa: чайка
    • La turka: martı