Vorto: meti
-
(transitiva) Transigi en difinitan lokon; fari ke iu, io estu ie.
a. Transigi al fizika loko.
meti manĝilaron sur la tablon, vinagron en salaton, paperon en sian poŝon
meti korpon en la teron
meti ŝteliston en malliberejon
meti gardiston ĉe la pordon
meti sian ĉapelon sur la kapon
meti sian subskribon al kontrakto
sin meti sur la genuojn
la tuta domanaro havis tre multe da laborado, por ĉion meti en bonan ordon
b. Transigi al funkcio, al abstrakta loko.
meti varojn sur la merkaton, monon en entreprenon (lokumi)
meti iun sur la tronon
meti malgrandan demandon
meti plendon kontraŭ li pro ofendo
meti la tutan kulpon sur iun
sur la Eternulon, mi metis mian fidon
feliĉa estas la homo, kiu metis sian esperon sur la Eternulon
meti atenton al la oficaj lokoj
ni devas meti atenton sur la lastan jaron de la centjaro
metinte atenton sur la raporton de la komisio
vi metis ĝojon en mian koron
meti ordon en sian paroladon, limon al sia ambicio
meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj
meti finon al ilia sinmiksado en la regnan povon
meti finon al ĉiuj suspektoj kaj malĝustaj famoj
-
(transitiva) Transigi en difinitan staton, igi...a.
meti iun en embarason, mizeron
meti iun aŭ ion en danĝeron
meti viandon en pecetojn
meti Esperanton je la servo, je la dispono de ĉiuj popoloj
meti ion en forgeson
En aliaj lingvoj
- La angla: place
- La belorusa: класьці, ставіць, пакласьці, зьмясьціць
- La bretona: lakaat
- La ĉeĥa: dávat (něco někam), klást, oblékat, pokládat, položit
- La franca: mettre
- La germana: setzen, stellen, legen
- La hispana: poner
- La hungara: tesz, helyez
- La nederlanda: zetten, plaatsen, leggen
- La pola: kłaść
- La portugala: pôr, meter, colocar, botar
- La slovaka: dať, klásť, položiť
- La sveda: placera, ställa, lägga, sätta
- a. La rusa: класть, положить, поместить
- b. La rusa: возложить, положить, поставить, поместить
- La rusa: поставить, предать (чему-л.)