Vorto: mesaĝo
-
Informo, sendita de loko al alia.
jen mesaĝo portita de Kubo al Brazilo okaze de la ŝtatestra renkontiĝo
la uzantoj devas pagi monon ne nur sendante mesaĝojn, sed ankaŭ ricevante ilin
per eta aparato tiun maŝinon mi povas funkciigi tra iu alia (eĉ publika) telefono en la mondo kaj aŭskulti la mesaĝojn lasitajn en la maŝino
Internacia Ruĝa Kruco akceptas nur etajn mesaĝojn sur kelkliniaj formularoj
nederlanda piloto ne komprenis anglalingvan mesaĝon senditan el la kanaria kontrolturo
mi ekhavis unikodan retpoŝtilon kaj povis sendi al mi mesaĝojn kun belaj esperantaj supersignoj
postlasi mesaĝon por la estonteco
ĉiu okazaĵo en sonĝo havas iun mesaĝon aŭ averton pri nia ĉiutaga vivo
la ekonomia mesaĝo estas ke la efikeco kreskas, se ĉiu povas okupiĝi pri sia specialaĵo
la tri-nukleotida mesaĝo estas do ordono al la ribosomo, indikanta kiun el 20 eblaj aminoacidoj ĝi sekve enmetu en la konstruatan proteinan ĉenon
En aliaj lingvoj
- La angla: message
- La belorusa: паведамленьне, пасланьне, зварот
- La franca: message
- La germana: Nachricht, Mitteilung, Bescheid
- La hispana: mensaje
- La hungara: üzenet
- La indonezia: pesan
- La nederlanda: bericht
- La pola: wiadomość, komunikat
- La portugala: mensagem, comunicação (oral ou escrita)
- La rusa: сообщение