Vorto: mento

  1. Genro el familio lamiacoj (Mentha); staŭdo kun simplaj segildentaj folioj, ŝajnverticiloj aŭ ŝajnspikoj de multaj dulipaj blankaj aŭ rozkoloraj floroj, kies unuloba supra lipo estas proksimume samgranda kiel la tri loboj de la malsupra, tiel ŝajnigante kvarnombran korolon; la frukto dividiĝas en kvar ĉelojn kun po unu semo.

    • ŝajnis kvazaŭ la silenta arbara naturo per tio fariĝis sankta preĝejo kaj la sovaĝa mento bonodoris kvazaŭ ĝi volus anstataŭi altaron kaj incensojn

  2. Pipromento.

    • ĉar vi pagas dekonaĵojn de mento kaj de anizo kaj de kumino

En aliaj lingvoj

    • La angla: mint
    • La belorusa: мята
    • La bretona: bent
    • La ĉeĥa: máta
    • La franca: menthe
    • La germana: Minze
    • La hinda: पुदीना [pudīnā]
    • La hispana: menta
    • La hungara: menta
    • La kataluna: menta
    • La nederlanda: munt
    • La persa: پونه
    • La pola: mięta
    • La portugala: menta, hortelã
    • La rusa: мята
    • La slovaka: mäta
    • La turka: nane
    • La germana: Pfefferminze
    • La hungara: borsmenta
    • La nederlanda: pepermunt
    • La persa: نعناع
    • La pola: mięta pieprzowa
    • La portugala: hortelã-pimenta
    • La rusa: мята перечная