Vorto: menso
-
Spirita elemento de bestoj kaj homoj, kiu ebligas celhavan konduton kaj inkluzivas emociojn, memoron, volon, imagon, intelekton.
sana menso en sana korpo
junece gaja menso
klerigi la menson de iu
homoj malkapablaj morale kaj mense
la rolo, kiun la juda demando ludis en la menso de Zamenhof
mia naiva juna menso, pro la instinktaj premoj, pleniĝis per malbelaj, teruraj imagoj
tiuj poetoj jam trovis, kaj akceptis per sia subkonscia menso, solvon respektive fidon, kiu kontentigis ilin kaj povis solvi por ili la konflikton
-
animo, spirito, psiĥo.
En aliaj lingvoj
- La angla: mind
- La belorusa: дух
- La ĉeĥa: duch, duševno, mysl, rozum
- La franca: esprit, mentalité
- La germana: Geist, Verstand
- La hispana: mente
- La hungara: ész
- La nederlanda: geest
- La pola: rozum, umysł
- La portugala: mente
- La rusa: умственные способности, психика, дух
- La slovaka: myseľ
- Tokipono: lawa