Vorto: memo

  1. Subjekto, portanto de propra menso kaj personeco, individua aŭ kolektiva.

    • a. Individuo.

      • io, lia pli bona memo, instigis lin, kontraŭe, paroli pri la maltrankviligaj aferoj

    • b. Kolektivo.

      • dum jarcentoj ĉi tiu popolo batalis por konservi sian nacian memon

      • la literaturo iĝis ligilo por miloj da esperantistoj kaj rimarkinde kontribuis al la formiĝo de nia «verda» memo en ĉi mondo skuata kaj kruele disŝirata per militoj, naciaj malamoj, rasaj konfliktoj kaj lingvaj baroj

En aliaj lingvoj

    • La finna: minä (subst.), olemus, identiteetti
    • La franca: identité, soi (identité)
    • La hispana: identidad, sí (identidad)
    • La slovaka: ja (moje dobré ja)
    • La sveda: jag (subst.), identitet
        • a. La germana: Selbst
        •     La hungara: ego, én
        •     La nederlanda: het ik
        •     La rusa: личность, эго, я (в значении существительного)
        •     La sveda: själv (subst.), jag (subst.)
        • b. La rusa: самобытность