Vorto: membro

  1. Ĉiu el la moveblaj pecoj de la korpo ‐ krom kapo ‐ kunigitaj kun la trunko per artiko.

    • la superaj (brakoj) kaj malsuperaj (kruroj) membroj de homo

  2. (figure) Ano de societo, partio, familio kc.

  3. (figure) Aparta difinita ero de tutaĵo.

    • membro de frazo

  4. (de egalaĵo, neegalaĵo aŭ ekvacio) Ĉiu el la du esprimoj, situantaj ambaŭflanke de la signo de egaleco aŭ neegaleco.

    • ŝovu la konstantan termon de la unua membro de la ekvacio al la dua, ŝanĝinte ties signon

    • dividi ambaŭ membrojn de la neegalaĵo per la nekonato

    • Rimarko: Kvankam tiu tre fakeca termino troviĝas ankaŭ en modernaj fontoj kiel , ne estus absurde preferi la pli ordinaran kaj klaran flankon.

En aliaj lingvoj

    • La angla: limb
    • La belorusa: член
    • La bretona: ezel, mempr
    • La ĉeĥa: člen, končetina, membrum, úd, článek
    • La franca: membre
    • La germana: Glied
    • La hispana: miembro
    • La indonezia: anggota gerak
    • La itala: membro
    • La nederlanda: lidmaat
    • La persa: عضو
    • La pola: członek, kończyna
    • La portugala: membro
    • La rumana: membru
    • La rusa: член
    • La slovaka: končatina, úd, člen, článok
    • La belorusa: удзельнік, чалец
    • La germana: Mitglied
    • La hispana: miembro (de un grupo humano)
    • La indonezia: anggota
    • La nederlanda: lid
    • La pola: członek (grupy)
    • La germana: Glied
    • La hispana: partícula (de un todo)
    • La nederlanda: deel
    • La pola: część
    • La angla: member (of an equation), term (of an equation)
    • La franca: terme (d'une égalité), membre (d'une égalité)
    • La germana: Seite, Glied
    • La hispana: miembro (a cada lado de una igualdad)
    • La pola: strona (równania)
    • La rusa: часть (уравнения: левая, правая)