Vorto: mem-
-
Prefikso uzata samsence
-
kiel mem.
memmova
memstara
memvole
meminstruito
memlerninto
memfarita homo
memestimo
memdisciplino
memhelpi al si
memelektitaj heredoj
memsemiĝinta greno
memkomprenebla
memevidenta
memsekva
-
Signifanta «koncerne sin mem» kaj uzata samsence kiel mem por insisti pri la nealieco kaj identeco de la koncernata persono en la apartaj okazoj, kie la sama persono estas samtempe faranto (subjekto) kaj suferanto (komplemento) de la ago.
memestimo
memamo
memkonservo
memdefendo
memmortigo
memkono
memkontente
tio ne estas aŭtora memfido
memfidema
ne perdi la memregecon
Rimarko: En ĉi tiu uzado oni povas kaj, en la moderna lingvo oni ofte preferas anstataŭigi mem- per sin-, kiu pli klare esprimas refleksivecon: «la ago farata specile al si» («li sin mortigis»), ne la pli ĝenerala «la ago farata sen ies helpo» («li mem mortigis [iun]»); ekz‑e sinamo, sinhelpi, sinregi, sinmortigo, sindefendo, sinforgeso, sindona, sindoneco, singarda. Vidu jenan klarigon.
En aliaj lingvoj
- La belorusa: сама-
- La finna: itse-
- La franca: auto-
- La hispana: auto-
- La hungara: ön-
- La rusa: само-
- La sveda: själv-