Vorto: mem
-
Ne alia, la sama, ja la koncernataj persono aŭ afero.
mi eĉ mem uzas tiujn vortojn
lasi la akceptadon al la decido de la esperantistoj mem
fiziko estas la nomo de la scienco mem
tio tuŝas la esencon mem de la demando
mi parolas ne pri la ago de la ekokupo mem, sed pri la stato, en kiu mi troviĝas
tion ĉi garantias al ni la karaktero mem de ilia lando
mi deziras paroli al li mem
li amas sin mem
mi amas lin kiel min mem
la komitato ne riskos preni sur sin mem la kreadon de tute nova lingvo
se vi volas trinki, prenu (sk vi) mem akvon
ĉiun demandu, sed mem al vi komandu
kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe
Rimarko: Oni kutime metas la tiusencan vorton mem senpere post la vorto, kiun oni volas emfazi.
-
Nur per si, sen helpo aŭ iniciato de iu alia; fare kaj vole de si sendepende de iu alia; spontanee, propramove kaj propraforte.
malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem'
kio mem ne venas, oni per la dentoj prenas
ne venas rato mem al kato
ĉiu el vi post kelka meditado facile mem trovos la respondojn
la celo de la Delegacio estis elekti mem komitaton, kiu esplorus la demandon
tio estas komprenebla per si mem
la vivo jam mem solvis la diritan demandon
En aliaj lingvoj
- La belorusa: сам
- La ĉeĥa: sám (osobně)
- La finna: itse
- La franca: même (soi-même), soi-même
- La hispana: mismo (sí mismo), sí mismo, uno mismo
- La hungara: maga
- La portugala: mesmo, próprio
- La rusa: сам
- La slovaka: osobne, sám
- La sveda: själv
- La finna: itse, omin avuin
- La hungara: magától
- La portugala: mesmo, próprio