Vorto: medito
-
Meditado.
kontraŭ faro farita ne helpas medito
ĉu de la asketa vivo, ĉu de la kunestado kun la saĝaj pastroj, ĉu eble de la longaj meditoj, la princo ŝanĝiĝis
ĉe ĉiuj tiuj meditoj mi forgesis la tempon kaj horon
-
Meditaĵo, temo, kiun oni pripensas.
la maljunulo per ĉiuj siaj pensoj kaj meditoj alkroĉiĝis al sia mono
fremda medito estas kaŝita
En aliaj lingvoj
- La angla: meditation
- La ĉeĥa: meditace, přemítání
- La franca: méditation
- La germana: Meditation
- La kataluna: meditació
- La pola: medytacja, zamyślenie, rozmyślania, rozważania, zaduma
- La slovaka: meditácia
- La germana: Gedanken
- La kataluna: pensament