Vorto: mediti
-
Longe pensi, fiksante kaj koncentrante sian atenton; enprofundiĝi en pensado.
stomako malsata nur pri pano meditas
atendis, meditis, ĝis en tombon englitis
la fidela servisto longe meditis, kion fari
mi meditis, por kompreni ĉi tion, sed ĝi estis malfacila
li ne primeditas en sia koro, ne havas scion nek komprenon
la jura konsilisto apogis sian kapon sur la mano, profunde spiris kaj meditis pri la tuta strangaĵo, kiun li vidis ĉirkaŭ si
li reiris al sia ĉambro por mediti sian paroladon al la ĵurio
En aliaj lingvoj
- La angla: meditate
- La belorusa: мэдытаваць
- La ĉeĥa: dumat, hloubat, meditovat, usilovně přemýšlet
- La franca: méditer
- La germana: meditieren, nachdenken
- La hispana: meditar
- La hungara: elmélkedik, meditál
- La kataluna: meditar
- La nederlanda: pijnzen, mediteren
- La pola: medytować, rozmyślać, rozważać, dumać
- La portugala: meditar
- La rusa: размышлять, медитировать, задуматься
- La slovaka: meditovať, rozjímať, zamýšľať sa