Vorto: meblaro
-
Ĉiuj mebloj de ĉambro, de loĝejo; sortimento de kunharmoniaj mebloj.
lia malamiko aĉetis per aŭkcio la kastelon kaj la tutan meblaron
ili ne prenis eĉ la plej necesajn aĵojn kaj lasis ĉi tie sian meblaron kaj ĉion, kion ili havis
mi ŝanĝis la tutan meblaron sennecese
En aliaj lingvoj
- La belorusa: мэбля, мэбліроўка
- La bulgara: мебели
- La ĉeĥa: nábytek
- La franca: ameublement
- La germana: Mobiliar, Einrichtung, Ausstattung (einer Wohnung)
- La kataluna: mobiliari, moblatge
- La pola: umeblowanie
- La rusa: мебель, меблировка
- La slovaka: nábytok