Vorto: mazuto

  1. Petrola frakcio, restanta post fordistilado de benzino kaj keroseno; uzata por hejtado, por prоdukti bitumojn, koakson, lubrikaĵojn.

    • stovo estas fermebla aparato el fandfero, fajenco kaj tiel plu, en kiu la varmo estas produkata per brulado de ligno, karbo, mazuto aŭ gaso

    • Rimarko: La nacilingvaj ekvivalentoj nomas diversajn frakciojn, ekz. belgoj komprenas «mazout» kiel hejtoleon kun boltemperaturo inter 280°C kaj 320°C, dum la rusa «мазут» havas boltemperaturon pli altan ol 350°C.

En aliaj lingvoj

    • La angla: mazut
    • La belorusa: мазут
    • La ĉeĥa: mazut
    • La franca: mazout
    • La germana: Masut, Heizöl
    • La hungara: pakura, mazut
    • La kataluna: fuel
    • La nederlanda: stookolie, mazout
    • La portugala: mazurca
    • La rusa: мазут
    • La slovaka: mazut