Vorto: matrono

  1. Nobela patrino en antikva Romo.

    • neniu en Romo sin priokupas pri la kultoj praktikataj de la matronoj

    • en la parko oni renkontiĝas kun senatanoj, toge vestitaj, romaj matronoj, liktoroj, sklavoj, kruelaspekta centestro kaj soldatoj de la sepa legio

  2. Maturaĝa, alte respektinda sinjorino.

    • trans la lipojn de la serioza matrono nur transkuris rapida rideto kaj ŝiaj okuloj akre ekbrilis malantaŭ la okulvitroj

    • la tulipoj kaj fajrolilioj estas matronoj, kiuj observas, ke oni bele dancu kaj ke oni kondutu bonorde

    • ŝi rekomendas pelvajn ekzercojn, kiuj laŭ ŝi plibonigas kaj pliĝuigas la plenumadon de la seksuma ago, tio vere ŝokas la decajn irlandaninojn de respektinda aĝo, kiuj imagas, ke ili ankoraŭ vivas en la lando de sanktuloj kaj doktuloj eble estas bone, ke tiuj decaj matronoj ne scias, ke malvirto kaj sekso ĉeestis, eĉ en la glora irlanda pasinteco

En aliaj lingvoj

    • La angla: matron
    • La franca: matrone
    • La germana: Matrone
    • La hungara: matróna
    • La kataluna: matrona
    • La nederlanda: matrone
    • La portugala: matrona
    • La rusa: матрона
    • La slovaka: matróna